Nombrovorto
vortoklaso pri nombroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nombrovortoj (aŭ numeraloj[1]) estas konsiderataj aparta vortospeco en la plej multaj lingvoj, pro siaj apartaj gramatikaj trajtoj. Oni povas distingi du specojn de nombrovortoj:
- Kvantaj nombrovortoj (aŭ "bazaj nombrovortoj"), kiuj indikas kvanton: unu, du, tri, ...
- Ordaj nombrovortoj, kiuj indikas pozicion de iu objekto inter aliaj: unua, dua, tria, ...
Vortospecoj |
---|
|
En Esperanto, la kvantaj nombrovortoj estas ofte uzataj iom simile al A-vortoj, pro kio ili estas nomataj A-vortecaj vortetoj en PMEG (ili estas vortetoj, ĉar ili ne havas iun finaĵon). En matematikaj kuntekstoj, ili tamen ofte estas uzataj O-vortece, ekzemple en la frazo "2 (legu "du") estas primo". Ekzistas lingvoj, en kiuj la nombrovortoj estas uzataj nur O-vortece (ekzemple la ajvilinmiuta lingvo[2]); en aliaj ili estas uzataj eĉ verbe (ekzemple en la tahitia lingvo[3]).
En Esperanto oni esprimas la nombrovortojn per dekuma sistemo. Aliaj lingvoj uzas ankaŭ nombrosistemojn kun aliaj bazoj, ekzemple kvaruman, kvinuman, okuman, dekduuman aŭ dudekuman sistemon. La dekuma sistemo estas tamen la plej disvastiĝinta.
|