Numero estas orda numeralo, kaj do montras la pozicion de objekto en vico, ekzemple "unua", "dua", ..., "antaŭa", "sekva", ..., "antaŭlasta", "lasta".
Ĝi povas signifi ankaŭ objekton, kiu okupas la koncernan pozicion; ekzemple eblas paroli pri la "...-a numero de gazeto".
Numero kaj nombro
Numero estas simila al natura nombro, sed havas restriktojn koncerne la eblajn operaciojn. Ne eblas adicii aŭ multipliki numerojn, ĉar ili ja estas pozicioj. Tamen eblas adicii nombrojn al numeroj aŭ multipliki numeron je nombro:
- La rezulto de adicio de numero kaj nombro estas numero, kiu distancas de la origina numero tiom, kiom indikas la nombro. Ekzemplo: la 14-a pozicio plus 3 estas la 17-a pozicio.
- La rezulto de multipliko de numero n kaj nombro a estas numero, kies pozicio estas la a-oblo de n. Ekzemplo: la 5-oblo de pozicio 14 estas pozicio 70.
En lingvoj
En kelkaj lingvoj la konceptoj de nombro kaj numero estas malfacile distingeblaj; efektive oni ofte identigas numeron kun la aro de ĉiuj numeroj ne superantaj ĝin (ekzemple oni identigus la numeron "la 3-a" kun la numeroj 1-a, 2-a kaj 3-a, do kun la nombro 3.
En sciencoj
En informadiko tre utilas distingi numerojn kaj nombrojn. En matematiko tiu distingo necesas pro almenaŭ du faktoj:
- Naturajn nombrojn eblas plivastigi al entjeraj nombroj, racionalaj nombroj, reelaj nombroj kaj kompleksaj nombroj. Pri numeroj tio ne havas sencon.
- Kiel montris Georg Cantor, la koncepto de numero (au vicmontra nombro) estas tre grava en la kampo de nefiniaj aroj.
Vidu ankaŭ
- Nombro
- Malfinio
- Postanta orda numero
- Limiga orda numero
- Kardinalo
- Numeralo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.