Retatingebla Enciklopedio de Entjerosinsekvoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Retatingebla Enciklopedio de Entjerosinsekvoj aŭ OEIS (angle On-Line Encyclopedia of Integer Sequences) estas reta enciklopedio pri sinsekvoj de entjeroj, ekzemple, la fibonaĉi-nombroj, la katalanaj nombroj, la primoj[1] k.a. La retejon fondis Neil Sloane, kaj nun (2017) ĝin posedas la organizaĵo OEIS Foundation, kies prezidanto li estas.[2]
On-Line Encyclopedia of Integer Sequences Retatingebla Enciklopedio de Entjerosinsekvoj | |
---|---|
interreta enciklopedio • interreta datenbanko | |
Retadreso | oeis.org |
Kategorio | Reta enciklopedio |
Lingvo(j) | Multaj |
En OEIS oni kolektas informojn pri entjerosinsekvoj, kiuj interesas profesiajn matematikistojn kaj amatorojn, kaj estas vaste uzataj. En la novembro de 2017 la enciklopedio enhavas artikolojn pri preskaŭ 300000 sinsekvoj[3]
La artikolo de OEIS enhavas la unuajn elementojn de la sinsekvo, ŝlosilvortojn, matematika priskribo, nomoj de aŭtoroj, referencoj al literaturo; estas eble desegni grafikaĵon aŭ ludi la sinsekvon muzike. Serĉado eblas laŭ ŝlosilvortoj aŭ laŭ subsinsekvo.