Ofra Haza
israela kantistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ofra Haza (hebree עפרה חזה, Ofrah Ĥazah’,[1] naskiĝis en Tel-Avivo, la 19-an de novembro 1957 kaj mortis en Ramat Gan, la 23-an de februaro 2000) estis israela kaj internacia kantistino kaj aktorino. Ŝi estis unu el la plej popularaj kantistinoj en Israelo.
Rapidaj faktoj Ofrah Ĥazah’עפרה חזה, Naskonomo ...
Ofrah Ĥazah’ עפרה חזה | |
---|---|
Naskonomo | בת שבע חזה |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1957 (1957-11-19) en Hatikva Quarter |
Morto | 23-an de februaro 2000 (2000-02-23) (42-jaraĝa) en Ramat Gan |
Ĝenroj | Monda muziko, Popmuziko, Mezorienta muziko |
Profesio | kantistino, tekstistino, aktorino |
Instrumentoj | Voĉa muziko, Piano |
Aktivaj jaroj | 1969–2000 |
Eldoninto | Hed Arzi EastWest Records Shanachie BMG Ariola Ausfahrt Sire/Warner Bros. Records |
Retejo | www.haza.co.il HazaOfra.com AloniMusic.com Ofra Haza-online |
Persona informo | |
Naskonomo | בת שבע חזה |
Mortokialo | malsano asociita al aidoso |
Tombo | Yarkon Cemetery |
Lingvoj | hebrea • angla |
Ŝtataneco | Israelo |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • voĉaktoro • komponisto • ĵurnalisto • pianisto • filmaktoro • teatra aktoro • kantisto |
Verkoj | Deliver Us Im Nin'alu |
TTT | |
Retejo | http://ofrahaza.org/ |
Fermi
Haza naskiĝis la plej juna de naŭ infanoj en la malriĉa Tel-Aviva kvartalo Hatikva. Jam je frua aĝo ŝi devenis loka kaj poste landa sukceso. Ŝia muzika arto rapide disvastiĝis al pli vasta mezorienta aŭskultantaro. Haza kantis multlingve (hebree, angle kaj kelkfoje en aliaj lingvoj) kaj kunfandis en sia muziko tradiciajn kaj pli komercajn kantomanierojn, elementojn de orienta kaj okcidenta muzikoj. Dum ŝia kantokariero ŝi gajnis multajn internaciajn platenajn kaj orajn diskojn.