From Wikipedia, the free encyclopedia
Občina Selnica ob Dravi estas unu el 212 municipoj en Slovenio. Ĝi situas en la Regiono Podravska. La konsistas el 14 komunumoj kovrante areon de 64,5 km². Komence de 2018 tie loĝis 4480 homoj. Administra centro de la municipo estas la vilaĝo Selnica ob Dravi.
Občina Selnica ob Dravi | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovenio dua-nivela administra teritoria unuo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2235 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 579 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 33′ N, 15° 30′ O (mapo)46.5515.5 [+] | ||
Alto | 314 m [+] | ||
Areo | 64,5 km² (6 450 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Municipality of Selnica ob Dravi [+] | |||
Granda parto de la municipo estas situanta en la montoj de Kozjak. La plej alta punkto estas la monto Kolarjev-rubujo (Kolarjev vrh - 985 m super marnivelo). La alteco malpliiĝas de nordo al sudo al la Drava Rivero. Ĉi tie la alteco estas ĉirkaŭ 280 - 305 m. La surfaco de la municipo estas plejparte kovrita de arbaroj.
En la suda parto de la municipo, sur la maldekstra bordo de la rivero kondukas la ĉefvojon nr.1.
Sur la rivero Drava estas konstruita hidro elektrocentralo Fala.
La apudaj municipoj estas:
Urba municipo Maribor en la Oriento, Občina Ruŝe en la Sudo, Občina Lovrenc en Pohorju en la Sudokcidento, Občina Podvelka en la Okcidento. En la nordo ĝi limigas Aŭstrion
La municipo konsistas el la sekvaj 14 vilaĝoj:
Črešnjevec ob Dravi, Fala, Gradišče na Kozjaku, Janževa Gora, Selnica ob Dravi, Spodnja Selnica, Spodnji Boč, Spodnji Slemen, Sv. Duh na Ostrem Vrhu, Veliki Boč, Vurmat, Zgornja Selnica, Zgornji Boč, Zgornji Slemen
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Občina Selnica ob Dravi en la slovena Vikipedio.
Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/slovenia-podravska.php
Geografia loko: http://www.geopedia.si/#T1257_F408:178_x536956.656_y161222.5_s12_b4
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.