Œ
ligaturo de la literoj O kaj E / From Wikipedia, the free encyclopedia
Œ, minuskle œ, estas litero de la franca kaj angla alfabeto kun prononco [ø] laŭ IFA. Sed ĝi ne estas franca invento; Islandaj skribistoj jam uzis ĝin en kelkaj antikvaj dokumentoj kiel signon por longa "ø".
Tiu ĉi artikolo temas pri la litero œ, foje literumita "oe". Ankaŭ ekzistas urbo Oe (Japanio en la gubernio Kioto de Japanio. |
Œ œ
Œ simple estas ligaturo inter O kaj E, parenca al la signoj Ø kaj Ö.
La unikodaj valoroj de Œ/œ estas 338 kaj 339. Male al Æ, la litero ne estas en la kodo ISO 8859-1 (Latina 1), tial tiu kodo ne plene subtenas la francan lingvon. Francoj sukcesis normigi alian kod-varianton ISO 8859-15, en kiu la litero havas la poziciojn 188 kaj 189.