Religio de ŝtato
oficiala religio de ŝtato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La religio de ŝtato, aŭ ŝtata religio, estas religia kredo altrudita de iu ŝtato al ĉiuj civitanoj, aŭ kiu ĉiukaze ĝuas apartan rekonon institucinivele kompare kun la aliaj religioj ĉeestaj en la lando. La altrudo de la religio de ŝtato estis tre ofta en la antikva epoko, ekde la Antikva Egiptio ĝis la imperia Japanio, ĝis la Romia Imperio. Tio ne okazas kompreneble sen la interesa kontribuo de la koncerna religio aŭ eklezio kiu sendube profitas de la monopoleco.
En multaj landoj eĉ se ne estas laŭjure proklamita la ŝtateco de religio, en la praktiko oni atribuas al la praktiko, lernado, ceremoniado kaj normala funkciado de la eklezioj diversajn privilegiojn, kio fakte estas alia tipo de ŝtateco de religio.