From Wikipedia, the free encyclopedia
Ogata Gekkō (尾形月耕) (1859-1920) estis japania pentristo kaj tabuloprintisto de la ĝenro ukijo-e.
Ogata Gekkō | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1859 en Yazaemonchō, Edo |
Morto | 1-an de oktobro 1920 (60-jaraĝa) en Ushigome-ku, Tokia Urbo |
Tombo | tombejo Zōŝigaja, 1-東6-3 |
Ŝtataneco | Japanio |
Familio | |
Frat(in)o | Hirokata Takimura (en) |
Edz(in)o | Tai Koun (en) (1888–) |
Infano | Gessan Ogata (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ukijisto ksilografiisto |
La laboro de Ogata Gekkō origine proksime baziĝis sur tiu de la kolego Kikuĉi Jōsai, kaj ankaŭ inspiriĝis de Kacuŝika Hokusai. Tiel li kreis serion de cent printaĵoj de la Fuĵi-Monto. Pli poste, lia stilo pli apartiĝis, kaj li transprenis signifajn stilajn elementojn de la arta ĝenro nihonga. Liaj laboroj estis montritaj en pluraj ekspozicioj, kaj en lia hejmlando, organizite de la nacia ministerio pri edukado, kaj ankaŭ internacie. Interalie liaj verkoj prezentiĝis en la Universalaj Ekspozicioj de Ĉikago en 1893, Parizo en 1900 kaj Londono en 1910.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.