From Wikipedia, the free encyclopedia
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > Nordĝermana > Okcident-nordia lingvaro
La Okcident-nordia lingvaro estas subgrupo de la Nordĝermana lingvaro kiu ankaŭ ampleksas la Orient-nordian.
Lingvoj: Islanda - Feroa - Norvega
Mortintaj lingvoj: Norena (pralingvo de la ceteraj) - Norna
Unu el la plej trafaj malsimiloj inter la du grupoj estas, ke la plejparto de la praaj diftongoj monoftongiĝis en la orienta (krom la gotlanda), dum konservis ilin la okcidenta:
Norvege, islande, feroe: stein(n) ("ŝtono") - dane, svede: sten (sed gotlande: stain)
Norvege: hauk ("akcipitro"); islande, feroe: haukur - dane: høg; svede: hök (sed gotlande: hauk)
Norvege: øy ("insulo"); islande: ey; feroe: oy - dane: ø; svede: ö (sed gotlande: åi)
Ankaŭ konservis tri gramatikajn genrojn la okcidenta, praktike perditaj oriente (krom en la gotlanda).
Ĉiukaze, la norvega multpli evoluis ol arkaikecaj feroa kaj islanda, kiuj male al ĝi ne estas interkompreneblaj por Danoj kaj Svedoj. Tial, kelkaj lingvistoj distingas anstataŭe inter Skandinava kaj Atlantika lingvaroj Nord-Ĝermanaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.