Okopa remboato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Okopa remboato aŭ okremista boato (mallonge nur okopa aŭ okremista) en rem-sporto estas nomo por ĉiu boato, kiu estas antaŭenigita de ok personoj. Okopa ĉiam havas stiriston. Do entute naŭ personoj sidas en la boato. La mallongigo por la unuremila okopa estas 8+.
En la eventoj de la monda rema federacio FISA partoprenas nur unuremilaj okopaj. Ĝi estas kune kun la solopa la plej grava kategorio de la remsporto kaj la plej rapida el ĉiuj olimpikaj kategorioj. La okopa estas olimpika kategorio ekde la dua olimpiko en 1900. Por viroj ankaŭ ekzistis malpeza kategorio.
Kiel en ĉiu pluropa boato, bona remteĥnika akomodo inter ĉiuj boatanoj estas pli grava ol persona forto.