From Wikipedia, the free encyclopedia
Olše (pole Olza) estas signifa rivero en Silezio. La rivero deakvigas montaron Beskydy. Olše fontas en teritorio de Pollando (pole Olza), en teritorion de Ĉeĥio ĝi alfluas sub Bukovec ĉe Jablunkov kaj ĝi enfluas en riveron Odra norde de urbo Bohumín en ties parto Kopytov. Ĝia longeco en la teritorio de Ĉeĥio estas 83 km. Olše kolektas siajn alfluojn preskaŭ ekskluzive el la maldekstra flanko. La rivero kreas en kelkaj sektoroj la naturan ĉeĥa-polan ŝtatlimon, la plej longa ŝtatlima sektoro kondukas ekde urbo Český Těšín ĝis urbo Karviná.
Olše | |
pole Olza | |
rivero | |
Rivero Olše en Český Těšín vintre | |
Landoj | Pollando, Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Silezia Provinco, Moraviasilezia regiono |
Distriktoj | Distrikto Cieszyński, Distrikto Frýdek-Místek, Distrikto Karviná |
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Lomná |
- dekstraj alfluantoj | Hluchová |
Fonto | sub montoj Gańczorka kaj Karolówka |
- situo | Istebna, Sileziaj Beskidoj |
- alteco | 840–880 m |
Enfluejo | Odro |
- situo | Kunfluejo de Odro kaj Olše |
- alteco | 195 m |
Suma longo | 99 km (62 mi) |
- Longo en Pollando | 16 km (10 mi) |
- Longo en Ĉeĥio | 83 km (52 mi) |
Suma akvokolektejo | 1 118 km² (111 800 ha) |
Trafluo | Věřňovice |
- mezproksima | 13,4 m³/s |
Vikimedia Komunejo: Olza | |
La supra fluo de la rivero en teritorio de Pollando havas torentan karakteron; kiam la rivero estas enirinta en la ĉirkaŭaĵon de urbo Jablunkov, ĝia fluo kvietiĝante daŭrigas inter herbejoj, sub Jablunkov la fluo denove plialtiĝas kaj aperas sojloj kaj kaskadoj. Ĉe Hrádek la fluo denove malrapidiĝas kaj la rivero trafluas tra dense loĝigita, industria regiono. Sur Olše estas metitaj gravaj sidej- kaj industriaj centroj de Ĉeĥa Silezio, nome urboj Třinec, Český Těšín kaj Karviná.
La rivero havas konsiderindan signifon por la poloj loĝantoj en Ĉeĥio. La pola verkisto Jan Kubisz (1848-1929) verkis la kanton Płyniesz Olzo po dolinie, kiu estas neoficiala himno de poloj en Zaolzie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.