Olivia Newton-John

From Wikipedia, the free encyclopedia

Olivia NEWTON-JOHN estis aŭstralia kantistino kaj aktorino. Ŝi naskiĝis la  26-an de septembro 1948(nun 1948-09-26) en Cambridge en Anglio kaj mortis la 8-an de aŭgusto 2022 en Kalifornio. Ekde sia 5-a jaraĝo ŝi kreskis en Melburno, kie ŝi komencis kiel folka kantistino.

Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Neŭtono kaj Isaac Newton.
Quick facts: Olivia Newton-John, Bazaj informoj, Naskiĝo, ...
Olivia Newton-John
Olivia Newton-John proksimume en la jaro 1988
Olivia Newton-John proksimume en la jaro 1988
Bazaj informoj
Naskiĝo 26-an de septembro 1948 (1948-09-26)
en Kembriĝo
Morto 8-an de aŭgusto 2022 (2022-08-08) (73-jara)
en Santa Ynez Valley
Edz(in)o Matt Lattanzi John Easterling
Deveno Melbourne, Viktorio, Aŭstralio Aŭstralio
Ĝenroj kontreo, popmuziko, muzikalo
Profesio kantistino, komponistino, aktorino
Instrumentoj voĉa muziko, drumo
Aktivaj jaroj 1963 – nuntempo
Retejo www.olivianewton-john.com
Olivia_Newton_John_op_Schiphol%2C_Bestanddeelnr_930-0131_%28cropped%29.jpg
Persona informo
Mortokialo mama kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater University High School
Subskribo Olivia Newton-John
Familio
Patro Brinley Newton-John
Patrino Irene Helen Käthe Born
Frat(in)o Rona Newton-John
Edz(in)o Matt Lattanzi John Easterling
Infano Chloe Rose Lattanzi
Parencoj Max Born
Jeff Conaway
Brett Goldsmith
Tottie Goldsmith
Gustav Victor Rudolf Born
Georgina Born
Ben Elton
Okupo
Okupo kantisto filmaktoro diskografa artisto kantaŭtoro aktoro komponisto
TTT
Retejo http://www.olivianewton-john.com/
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close

En la jaro 1966 aperas ŝiaj unuaj kantoj. En la jaro 1970 Olivia Newton-John aperas kiel anino de la grupo Tomorrow en samtitola filmo. Pli grandaj sukcesoj venas nur poste en la formo de furorkantoj If Not For You (1971, de Bob Dylan), Banks Of The Ohio (1971), Let Me Be There (1974), If You Love Me (1974), I Honestly Love You (1974), Have You Never Been Mellow (1975), Please Mr. Please (1975). Ĉirkaŭ la jaro 1975 la kantistino komencis orientiĝi de popmuziko al country-muziko. Samtempe ŝi transloĝiĝis en Usonon.

Grava rompo en ŝia kariero estis rolo en la filmo Grease. Akompanas ĝin ankaŭ vico da furorkantoj, krom aliaj You're The One That I Want (dueto kun John Travolta), Summer Nights kaj Hopelessly Devoted To You. En la jaro 1980 ŝi rolis en Xanadu, el kiu devenas ankaŭ tre sukcesa kanto Xanadu.