Ondo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La unua signifo de ondo estas arkoforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de maro, lago, ks, sub la blovo de la vento (Vd en Ondo (akvo)). De tiu difino originis la sekvantajn kromsignifojn.
Tiu ĉi artikolo temas pri la fizika fenomeno de ondo. Pri la junulara Esperanto-klubo ONDO kaj pri la niĝeria subŝtato Ondo vidu apartajn tekstojn. |
Ondo estas perturbo kiu antaŭenigas sin tra ia medio; ondo povas translokigi energion de iu loko al alia sen daŭra formovo de la partikloj de la medio. Anstataŭe, ĉiu loko oscilas ĉirkaŭ pozicio fiksita.