Oportunismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oportunismo (de la latina vorto opportunus "situacie taŭga") laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "politika aŭ ordinara sinteno, laŭ kiu oni devas atenti la cirkonstancajn oportunaĵojn pli ol la principojn". Dum pragmatismo estas la sobra, postpripensa apliko aŭ neapliko de principo laŭ konkreta situacio, oportunismo estas pli radikala malatento pri ĉiaj etikaj principoj.
Sekve, oportunisto estas persono karakterizita per apliko de oportunismaj agoj. Se temas pri senprincipa progresigo de la profesia kariero, la persono nomeblas karieristo. Kaj la vorto oportunismo kaj la karakterizigoj oportunisto kaj karieristo ofte estas uzataj kritike, malhonorige kaj ofende, en polemikoj kaj disputoj. Tiusence temas pri esprimo de retoriko.
- Kategorio Oportunismo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri etiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |