Optiko
studfako de fiziko pri lumo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Optiko estas tiu fako de scienco, kiu temas pri lumo, kiel parto de fiziko, kaj ankaŭ pri la nefiziologia parto de la vidado.
Kvankam lumo estas ununura fenomeno, tradicie oni studas ĝin per tri malsamaj modeloj, ĉiuj el ili utilaj por diversaj celoj: Lumo kiel radioj similaj al geometriaj linioj, lumo kiel elektromagneta ondo, kaj lumo kiel kvantuma fenomeno. Tiel naskiĝis tri pritraktoj de optiko:
- Geometría Optiko: Pritraktas lumoradiojn kiel linioj, studas fenomenojn kiel refrakto kaj reflekto. Tiu ĉi pritraktado utilas precipe por analizi kaj dezajni optikajn instrumentojn kiel speguloj, lensoj, objektivoj, optikaj mikroskopoj kaj teleskopoj, kaj por fotografio. Ĝi ne bezonas konsideri ke lumo estas elektromagneta kaj kvantuma fenomeno, kio komplikigus sennecese la studon de la lumo por la menciitaj celoj.
- Elektromagneta Optiko aŭ Onda optiko: Pritraktas lumon kiel elektromagneta ondo, la fenomenojn de ĝiaj elektraj kaj magnetaj kampoj en la vakua spaco kaj interne de iu ajn materialo, ekzemple, ene de optikfibro.
- Kvantuma Optiko: Por kompreni fenomenojn kiel Fotoelektra efiko, Lasero kaj aliaj, necesas pritrakti la kvantuman karakteron de lumo.
Oops something went wrong: