From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ordeno de la Minimuloj (latine: Ordo Minimorum, O.M.), estas religia ordeno fondita en 1493 de Sankta Francisko de Paola (1416-1507), mem ermito serĉanta absolutan senposedon, radikalan humilecon.
Ordeno de la Minimuloj | ||
---|---|---|
ordeno almozanta | ||
Komenco | 1435 vd | |
Lando(j) | Italio vd | |
Fondinto(j) | Francisko de Paola vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La anoj de tiu ordeno estas nomataj Minimuloj.
Retiriĝinte por vivi kiel ermito, Sankta Francisko de Paola (1416 en Kalabrio - 1507) altiris disĉiplojn kiujn li kungrupigis donante al ili en 1493 la plej modestan nomon, tiun de Minimuloj, kies regularo estis ekstreme aŭstera.
La minimulaj religiuloj surportis tunikon el nigra ŝtofo kun longaj manikoj kaj mallongan skapularion kun ronda kapuĉo. La tuniko kaj la skapulario estis ligitaj per ŝnuro el nigra lano kun kvin nodoj.
Ili disvastiĝis tra Kalabrio kaj Sicilio. Ili trudis al si rigoran vivon aldonante al la tri votoj de Minoritanoj pri ĉasteco, obeemo kaj malriĉeco tiun de daŭra fasto malpermesante al si manĝi iun ajn animalan produktaĵon, inkluzive lakton kaj ovojn.
La ordeno estis aprobita fare de Papo Siksto la 4-a en 1474, kun ĉiuj « privilegioj » de Ordenoj almozantaj. Ili disvastiĝis tra Francio kaj Hispanio.
En la 17-a jarcento, la Ordeno nombris 457 monaĥejojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.