Ordo (biologio)

taksonomia rango inter klaso kaj familio / From Wikipedia, the free encyclopedia

Ordo estas ŝtupo en la planta kaj besta klasigoj. Biologia ordo staras inter klaso kaj familio. La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo. por la plantoj ofte je "-ales" latine kaj -aloj esperante. Oni dividas ĝin je subordo, kaj uniĝas pluraj ordoj en superordo. Ekzemple, Homo apartenas al la ordo de la primatoj.

La niveloj de la biologia klasiga sistemo.GenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegno
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Magnify-clip.png
Hierarkio de biologia klasado bildiganta 8 bazajn taksonomiajn rangojn.