cover image

Orelo

animala sensorgano por aŭdado kaj ekvilibro / From Wikipedia, the free encyclopedia

Orelo estas la organo de la aŭdado kaj de ekvilibro, kiu konsistas el tri partoj: ekstera orelo, meza orelo kaj interna orelo. Krome, oni povas ankaŭ dividi ĝin en du partojn: la konduka parto (ekstera kaj meza oreloj) kaj percepta parto (interna orelo). La kondukaj partoj servas al transdono de la sono el la eksteraĵo enen sen falsigo, kaj en la percepta parto okazas la transformiĝo de mekanika energio de son-ondoj al elektro-kemia signalo kiu disvastiĝas laŭlonge la aŭdonervo al la kortekso.

Drawings_of_Ears_in_Ciprianii%27s_%27Rudiments_of_Drawing.._Wellcome_L0033917.jpg
Ear-anatomy.svg
Anatomio de orelo: 1 - kranio, 2 - aŭda kanalo, 3 - aŭriklo, 4 - miringo, 5 - ovala fenestro, 6 - maleo, 7 - inkudo, 8 - stapedo, 9 - osta labirinto, 10 - koĥleo, 11 - aŭdonervo, 12 - naza kanalo
Young_kudu_with_big_ears_%28Kenya%29.jpg
Oreloj de multaj mamulo havas grandajn aŭriklojn