From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (france Organisation Internationale de la Francophonie) estas institucio kies membroj (ŝtatoj aŭ registaroj) havas inter si la francan lingvon kaj iujn valorojn (kiaj, inter aliaj, kulturan diversecon, pacon, demokratian regadon, plifirmigo de la jurŝtato, naturprotektadon). Laŭ ĝia retejo, en marto 2014, ĝi arigis 77 landojn aŭ registarojn (57 plenrajtaj membroj[1] kaj 20 observantojn), tio estas pli ol 890 milionoj da loĝantoj disaj sur la kvin kontinentoj.
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio | ||
---|---|---|
interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 20-a de marto 1970 vd | |
Antaŭe | Agence de coopération culturelle et technique vd | |
Geografia situo | 48° 51′ 36″ N, 2° 18′ 12″ O (mapo)48.862.30333333 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
| ||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Louise Mushikiwabo vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La 20-an de marto, ĉiujare estas festata en la mondo la internacia tago de la franclingvio.
Ĝi apogas sin sur kvar rektaj organizaĵoj (la Universitata Organizaĵo de la Franclingvio, TV5, la Universitato Senghor en Aleksandrio, la Internacia Asocio de la Franclingvaj Urbestroj) kaj la konsultiĝa Asembleo. Ĝi kunlaboras kun multaj asocioj kiaj la Franclingva Asocio pri Amikeco kaj Ligado (AFAL), la Internacia Federacio de la Profesoroj de la Franca Lingvo (FIPF), la Internacia Unuiĝo de la Franclingva Gazetaro (UPF), Asocio por la franclingva internacia dissendo de libroj, verkoj kaj revuoj (ADIFLOR), ktp.
IOF volas kontribui al la antaŭgardo de konfliktoj ene de la franclingviaj landoj, helpi al la plifirmigo de la jurŝtato kaj demokratio, kaj agi por la promocio kaj efektiveco de la homaj rajtoj en la franclingviaj landoj. Ĝi volas promocii kulturan diversecon. Ĝi servas al edukado kaj intervenas je ĉiuj ŝtupoj de la klerigo. Ĝi ankaŭ pretas servi al ekonomio kaj evoluigo.
La Parlamenta Asembleo de la Franclingvio, kreita en 1967, rekomendis la kreon de franclingva interregistara institucio, kio estis farita okaze de la konferenco de Niamey en 1970, kun la kreo de la Organizaĵo por Kultura kaj Teknika Kunlaborado (ACCT), fariĝinta nun Internacia Organizaĵo de la Franclingvio[2].
La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio enhavas 56 membrojn (ŝtatoj kaj registaroj) kaj 19 observantojn.
La pintkonferenco de la franclingvio estas la plej supera instanco de IOF, ĝi okazas ĉiun duan jaron. (Vagaduguo, Burkino en 2004, Bukareŝto, Rumanio en 2006 kaj Kebeko, Kanado en 2008). Tiu de 2010 okazis en Montreux, en Svislando (anstataŭante Madagaskaron kun interrompita membreco pro puĉo).
La pintkonferenco de la franclingvio, supera instanco de la multflanka franclingvio, la Konferenco de la estroj de ŝtatoj kaj registaroj de la landoj, kiuj havas inter si la francan lingvon, kunvenas laŭregule ĉiun duan jaron por decidi pri la ĉefaj politikaj direktoj de la franclingvio.
Pintkonferenco | Loko | Datoj |
---|---|---|
1-a | Versajlo | 17-a - 19-a de februaro 1986 |
2-a | Kebekio Kebeko, Kebekio | 2-a - 4-a de septembro 1987 |
3-a | Dakaro | 24-a - 26-a de majo 1989 |
4-a | Parizo | 19-a - 21-a de novembro 1991 |
5-a | Grand Baie | 16-a - 18-a de oktobro 1993 |
6-a | Kotonuo | 2-a - 4-a de decembro 1995 |
7-a | Hanojo | 14-a - 16-a de novembro 1997 |
8-a | Nov-Brunsviko Moncton, Nov-Brunsviko | 3-a - 5-a de septembro 1999 |
9-a | Bejruto | 18-a - 20-a de oktobro 2002 |
10-a | Vagaduguo | 26-a - 27-a de novembro 2004 |
11-a | Bukareŝto | 28-a - 29-a de septembro 2006 |
12-a | Kebekio Kebeko, Kebekio | 17-a - 19-a de oktobro 2008 |
13-a | Montreux | 22-a - 24-a de oktobro 2010 |
14-a | Demokratia Respubliko Kongo Kinŝaso | 12-a - 14-a de oktobro 2012 |
15-a | Dakaro | fine de novembro 2014[3] |
La posteno de ĝenerala sekretario estis kreita en 1997 en la 7-a pintkonferenco de la franclingvio en Hanojo.
Aldone al la konferenco de la ministroj komisiitaj pri franclingvio, ekzistas Konferenco de la Franclingvaj Ministroj pri edukado de la landoj kun komuna franca lingvo (CONFEMEN) kaj la Konferenco de la Franclingvaj Ministroj pri junularo kaj sportoj de la franclingvaj landoj (CONFEJES). La Konstanta Konsilio arigas eminentajn personojn el diversaj fakoj.
Tiu asembleo arigas reprezentantojn de la naciaj parlamentoj.
La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio havis, en 2013, 57 membrojn (ŝtatoj kaj registaroj)[4] (el kiuj 4 asociitaj membroj) kaj 20 observantojn, disaj en la 7 regionoj de la mondo. Parolata de 220 milionoj da vere francparolantaj personoj en la mondo (taksado de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio en 2007)[5], la franca lingvo havas oficialan statuton, sola aŭ kun aliaj lingvoj, en 32 ŝtatoj aŭ registaroj membroj de IOF.
|
Okcidenta Afriko |
Centra Afriko |
Orientafriko kaj Hindia Oceano |
Notoj :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.