Orienta Fronto (Dua mondmilito)
teatro de la Dua Mondmilito / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Orienta Fronto de Dua Mondmilito estas orienteŭropa militfronto de Dua Mondmilito inter Aliancaj ŝtatoj kaj Akso-ŝtatoj, speciale inter Nazia Germanio kaj Sovetunio inter jaroj 1941 kaj 1945.
Ĉi tiu artikolo temas pri la milithistorio de Dua Mondmilito. Por informoj pri historia termino, vidu la artikolon Granda Patriota Milito.
La 22-an de junio 1941, Germanio atakis Sovetunion post la epoko de la Pakto Ribbentrop-Molotov. Dum la milito, Sovetunio kaj Germanio militis en Orienteŭropo, kio rezultis en multajn perdojn. En majo 1945, post la memmortigo de Hitler kaj malvenko en Batalo je Berlino, Germanio kapitulacis al aliancaj ŝtatoj, Sovetunio kaj aliancaj ŝtatoj venkis en milito. Orienta Fronto de Dua Mondmilito ofte estas agnoskita kiel granda milito en milithistorio.