Orienta Placo (Madrido)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Orienta Placo (hispane Plaza de Oriente) troviĝas en la historia urboparto de la urbo Madrido Hispanio. Temas pri rektangula placo, kies definitiva dizajno estis en 1844 de Narciso Pascual y Colomer, heredanto de diversaj antaŭaj projektoj. Unu el la ĉefaj iniciantintoj estis la reĝo Jozefo la 1-a, kiu ordonis la malkonstruadon de la mezepokaj domoj kiu troviĝis tie.
Orienta Placo | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Situo | Madrido | |
- koordinatoj | 40° 25′ 5″ N, 3° 42′ 44″ U (mapo)40.41806-3.71222 | |
Konstruo | 1844 | |
|
||
Orienta Placo | ||
Vikimedia Komunejo: Plaza de Oriente, Madrid [+] | ||
La Placo estas regata de du el la plej signifaj konstruaĵoj de la ĉefurbo: ĝia okcidenta ĉirkaŭaĵo estas difinita de la Reĝa Palaco kaj la orienta de la Reĝa Teatro.
Krom la menciitaj konstruaĵoj, ĉi-placo gastigas diversajn art-historiajn ĝardenojn kaj skulptistan kolektaĵon, kie ĉefe elstaras la statuo al Filipo la 4-a, verkaĵo de la 17-a jarcento de Pietro Tacca. Ĝi estas konsiderata kiel la unua rajda statuo apogita sur la malantaŭaj piedoj de la ĉevalo.