Origeno
kristana teologo de la 3a jarcento p.K. de Aleksandrio, Egiptio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Origeno (Greke: Ὠριγένης Ἀδαμάντιος, latine: Origenes Adamantius, kopte: Ϩⲱⲣⲓⲕⲉⲛ; naskita ĉirkaŭ 185–186 kaj mortinta 253–255) estis kristana intelektulo, teologo kaj instruisto de Aleksandrio.
Origeno | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ὠριγένης | ||
Naskiĝo | ĉ. 185 en Aleksandrio | |
Morto | ĉ. 254 en Ĉemara Cezareo | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | latina • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patro | Leonides of Alexandria vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • kleriko • verkisto • tradukisto • filozofo vd | |
Laborkampo | ekzegezo • teksta kritiko • hermeneŭtiko • kristana eskatologio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Komentario pri la Kantiko de Kantikoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estas konata kiel unu el la plej influaj pensintoj de frua kristanismo per sia fekunda aŭtoreco kaj verkaro de ĉirkaŭ 2 000 eseoj en multnombraj teologiaj fakoj, inkluzive de teksta kritiko, biblia komento kaj hermeneŭtiko, predikoj kaj spiriteco. Lia verkaro estis grave influinta al Aŭgusteno, Ambrozio, Hieronimo, Bernardo, inter aliaj. Lia alegoria interpretado de la Biblio profunde influis kristanismon en la latina okcidento en la jaroj 600-1200. Origeno ankaŭ reviziis la Septuaginton kaj redaktis la Heksaplan, du grave influaj versioj de la Biblio.