Orsoy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Orsoy estas urboparto de la malsuprorejnlanda urbo Rheinberg sur la maldekstra bordo de la malsupra Rejno (Germanujo). Tradukite la vorto Orsoy signifas pli malpli „ĉevalpaŝtejo“. Orsoy estas ŝatata ekskursocelo pro sia Rejnpromenejo, siaj fortikaĵomuroj kaj sia historiaj konstruaĵoj. De Orsoy oni povas kruci la Rejnon per pramo al Walsum, urboparto de Duisburg.
Rapidaj faktoj kvartalo, Administrado ...
Orsoy | |||
---|---|---|---|
kvartalo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47495 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 31′ N, 6° 41′ O (mapo)51.5244444444446.6866666666667 [+] | ||
Alto | 22,5 m [+] | ||
Areo | 14,75 km² (1 475 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Orsoy [+] | |||
Fermi
Orsoy situas sur la maldekstra bordo de la Rejno. Pro egaj elminigaj difektoj vastaj partoj de la loko situas sub aŭ preskaŭ ne super la akvonivelo de la Rejno.