Oruĉ Reis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oruĉ Reis aŭ Oruç Reis (turke Oruç Reis; arabe عروج الريس; hispane Arrudye; ĉ. 1474–1518) estis Otomana bejo (guberniestro) de Alĝero kaj bejbejo (ĉefguberniestro) de Okcidenta Mediteraneo, kaj la pli aĝa frato de Hajredin Barbarosa. Li naskiĝis en la Otomana insulo Midili (Mitileno en nuntempa Grekio) kaj estis mortigita en batalo kontraŭ hispanoj ĉe Tlemceno en la Otomana Ejalet de Alĝerio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Oruĉ Reis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عروج رئيس | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1473 (1473-01-01) en Mitileno | ||||
Morto | 1-an de januaro 1518 (1518-01-01) (45-jaraĝa) en Tlemecen | ||||
Mortis per | Mortis en batalo vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Yakup Ağa (en) vd | ||||
Gefratoj | Hajredin Barbarosa vd | ||||
Parencoj | Hasan Pasha (en) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | beylerbey (en) korsaro mararmea oficiro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li iĝis konata kiel Baba Oruç aŭ Baba Aruj (Paĉjo Oruç) kiam li transportis grandajn nombrojn de Moriskoj kaj Judoj rifuĝintoj el Hispanio al Nordafriko; li estis konata en popola etimologio en Eŭropo kiel Barbarossa aŭ Barbarosa (kio signifas Ruĝbarbulo en itala), kvankam la deveno estas fonetika adapto de Baba Oruç.