Ostrakodoj estas klaso de Krustacoj (nome Ostracoda), foje konataj kiel semosalikokoj. Ĉirkaŭ 70,000 specioj (nur 13,000 el kiuj estas vivantaj nuntempe) estis ĝis nun identigitaj,[1] grupigitaj en kelkaj ordoj. Ili estas malgrandaj krustacoj, tipe ĉirkaŭ 1 mm laŭ grando, sed varie el 0.2 al 30 mm en la okazo de Gigantocypris. Ties korpoj estas ebenecaj el flanko al flanko kaj protektitaj de duvalveca, ĥitineca aŭ kalkenhava valva aŭ "konko". La ĉarniro de la du valvoj estas en la supra (dorsa) regiono de la korpo. Ostrakodoj estas grupigitaj kune baze sur proksimuma morfologio, sed la grupo povas ne esti monofiletika;[2] ties molekula filogenetiko restas ambigua.[3]

Thumb
Nøttemuslingkreps (Cyclocypris ovum)

Ekologie, maraj ostrakodoj povas esti parto de la zooplanktono aŭ (plej ofte) estas parto de la bentoso, vivanta sur aŭ ene de la supra tavolo de la margrundo. Multaj ostrakodoj, speciale la Podocopida, troviĝas ankaŭ en nesala akvo, kaj oni konas surterajn speciojn de Mesocypris el la malsekaj arbargrundoj de Suda Afriko, Aŭstralio kaj Novzelando.[4] Ili havas ampleksan gamon de dietoj, kaj la grupo inkludas karnovorulojn, herbovorulojn, kadavromanĝantoj kaj filtromanĝantoj.

Je 2008, oni trovis ĉirkaŭ 2000 speciojn kaj 200 genrojn de nemaraj ostrakodoj.[5] Tamen, granda parto de diverseco estas ankoraŭ nepriskribita, indikite de nedokumentataj diversecaj koincidejoj de portempaj habitatoj en Afriko kaj Aŭstralio.[6] El konata specia kaj genra diverseco de nemaraj ostrakodoj, duono (1000 specioj, 100 genroj) apartenas al unu familio (el 13 familioj), nome CipridedojCyprididae.[7] Multaj Cipridedoj loĝas en portempaj akvejoj kaj havas sekego-rezistajn ovojn, miks/partenogenetikan reproduktadon, kaj la kapablon naĝi. Tiuj biologiaj atributoj antaŭadaptas ilin por formi sukcesan radiadon en tiuj habitatoj.[8]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.