Otto (kelkfoje esperantigita kiel Oto por eviti duoblajn konsonantojn) estas ĝermana vira persona nomo kaj ankaŭ familia nomo.

Signifo

En malnovaltgermana lingvo ot "posedaĵo, heredaĵo". Origine "Otto" estis nur mallonga formo de diversaj nomoj kun komenco "Ot-" (Otmar, Otfried, Otbert, ...), poste ĝi fariĝis memstara nomo.

Variaĵoj

Viraj: Udo, Odo, Otello, Othello, Otfrid, Otfried, Ottfried, Othmar, Ottmar, Othon, Eŭdo, Odón, Oddone

Virinaj: Ottilie, Ottilia, Otilia, Odilia, Odile, Uta

La nomo Ulriko kaj ĝiaj variaĵoj havas la saman radikon.

La nomo de la dinastio Ottonen (en Esperanto eble "Ottidoj" aŭ "Otto-idoj") devenas el ties unua imperiestro, Otto la 1-a, "la Granda".

Ne parenca estas la nomo Ödön, kiu estas la hungara formo de Edmundo.

Nomtago

30-a de junio (Otto von Bamberg)

Konataj nomportantoj

Regnestroj

Ekleziuloj

Antaŭnomo

Esperantistoj

Familia nomo

  • Frei Otto (* 1925), germana arkitekto
  • Jan Otto (1841-1916), ĉeĥa eldonisto

Similaj viraj nomoj

Similaj virinaj nomoj

Ceteraĵoj

Ambaŭ vortoj "Otto" kaj "Oto" estas palindromoj.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.