aŭstra psikologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Otto RANK (n. la 22-an de aprilo 1884, en Vieno, Aŭstrio - m. la 31-an de oktobro 1939, en Novjorko, Usono), kies naskiĝnomo estis Otto ROSENFELD, estis psikoanalizisto, verkisto kaj profesoro aŭstria. Li laboris kun Sigmund Freud dum dudek jaroj kaj eldonis du gravajn revuojn pri psikoanalizo.
Otto Rank | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1884 en Vieno, Aŭstrio |
Morto | 31-an de oktobro 1939 en Novjorko, Usono |
Mortokialo | Sepso |
Tombo | Ferncliff Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Familio | |
Edz(in)o | Beata Rank-Minzer (en) |
Okupo | |
Okupo | psikologo ekzistadisma psikoterapiisto psikoanalizisto |
Otto Rank esti la filo de juda metiisto Simon Rosenfeld. Ekde 1908, li studis Germanistikon kaj klasikan filologion en Vieno kaj en 1912 doktoriĝis per sia laboraĵo pri la germana anonima eposa poemo Lohengrin (Die Lohengrin Sage) kaj sin dediĉis pri kultura antropologio, historio de la kulturo kaj mitologio. Rank estis unu el la unuaj disĉiploj de Sigmund Freud kaj estis inter liaj plej proksimaj fidatoj. Li estis la sekretario de la Psikoanaliza Viena Asocio kaj (ekde 1912, ĝis 1924) ano de eldona komitato de la internacia revuo pri psikoanalizo Imago. En 1919 li fondis la eldonejon Internationalen Psychoanalytischen Verlag («Internacia Psikoanaliza Eldonejo»), institucio kiun li gvidis ĝis 1924. La tezoj pri la naskiĝangoro elmetitaj en sia ĉefverko Trauma der Geburt und seine Bedeutung für die Psychoanalyse (1924) (Naskigtraŭmo kaj ties signifo por la psikoanalizo) okazigis malproksimiĝon inter li kaj Freud. Li ampleksigis la atingon de la psikoanalizo al la kampo de la psikozo. En 1926 Rank translokiĝis al Parizo kaj en 1936 ekloĝis kiel psikoterapiisto en Novjorko. Li fondis la skolon Casework kiu proponis tempolimigon en kiu devus okazi la terapio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.