Ovalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Etimologie, ovalo estas la formo de ovo.
Geometrie, la termino ovalo nomas ebenan fermitan kurbon, kiu havas du ortajn aksojn de simetrio.
Komunsence, ovalo estas konveksa kurbo, sen kuspo nek sinsekco. Do, praktike, elipso aŭ oblongo.
La pilko de iaj sportoj (kiel rugbeo aŭ usona piedpilko) estas dirita "ovala". Fakte ĝia formo estas rivolua surfaco kies naskanto estas ovalo.
- Kokina ovo
- desegnado de elipso
- Oblonga formo
- Usona piedpilka pilko
- Kategorio Ovalo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Geometrio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |