Přemysl Pitter
From Wikipedia, the free encyclopedia
Přemysl Pitter (la 21-an de junio 1895, en Smíchov, nun kvartalo de Prago — la 15-an de februaro 1976 en Zuriko, Svisio). Li estis elstara ĉeĥa socia aganto, dum la komunisma regado pli konata eksterlande ol en sia patrujo. Li fariĝis ĝisosta pacifisto, neortodoksa kristano, pedagogo, humanisto. Liaj firmaj ideaj bazoj prezentiĝis plej klarvide tuj post la dua mondmilito, kiam li sukcesis savi pli ol 800 infanojn savitaj el naziaj koncentrejoj kaj aliajn, kiujn li savis el postmilitaj internigejoj por germanoj. En kruelaj postmilitaj kondiĉoj lia sukceso en zorgado kaj edukado de germanaj infanoj el Hitlera organizo kun la judaj kaj ceteraj infanoj sen gepatroj aŭ perdiĝintaj al ili, tiu ekzemplo de eduka sukceso restos por ĉiam ekzemplodona, imitinda kaj studinda. Post subiĝo de Ĉeĥoslovakio al soveta influo perdis Pitter eblon plue humanisme edukadi. Li savis sin per aventura fuĝo al okcidentaj landoj. Tie li daŭrigis sian humanisman mision kune kun sia tutviva kunlaborantino Olga Fierz kaj li mortis en ŝia patrujo en Svisujo, dum ŝi daŭrigis disvastigi liajn vivkonceptojn ĝis sia morto la 17-an de junio 1990.
Přemysl Pitter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1895 (1895-06-21) en Smíchov |
Morto | 15-an de februaro 1976 (1976-02-15) (80-jaraĝa) en Affoltern ĉe Albis |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa • germana |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Protestant Theological Faculty – Charles University |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pedagogo • esperantisto • poeto • pastro • socia laboristo • predikisto • pacifisto • eldonisto |