![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/8/84/PacoGDR1967.jpg/640px-PacoGDR1967.jpg&w=640&q=50)
PACO (revuo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paco estis nomo de revuo de Mondpaca Esperantista Movado (MEM).
Mondpaca Esperantista Movado, fondita en la jaro 1953 en Aŭstrio, havis apartan signifon por la reorganizado de la Esperanto-movado en la eŭropaj socialismaj landoj. MEM eldonis monatan revuon kun la nomo "Paco". La unuopajn kajerojn eldonis la MEM-sekcioj en diversaj landoj. Tio signifas, ke la januaran numeron ekz. eldonis la japana MEM-sekcio, la februaran la franca, la martan la bulgara ktp. Ankaŭ la MEM-sekcio de GDR eldonis numerojn de „Paco“.