Pablo Sorozábal
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pablo SOROZÁBAL (Donostio, 18a de septembro de 1897 - Madrido, 26a de decembro de 1988), hispana komponisto, unu el la plej elstaraj aŭtoroj de simfoniaj verkoj kaj de la ĝenro de zarzuelo kaj aliaj malgrandaj operoj de la 20a jarcento. Inter la plej konataj verkoj menciindas Katiuska, la mujer rusa (1931, Barcelono), Adiós a la bohemia (1933, Madrido), por kiu li laboris kun la granda verkisto Pío Baroja, La del manojo de rosas (1934, Madrido), La tabernera del puerto (1936, Barcelono), Black el Payaso (1942, Barcelono), Don Manolito (1943, Madrido), ktp. Reviziis kaj rekuperis verkojn de la 19a jarcento kiaj Pan y Toros (de Barbieri) aŭ Pepita Jiménez (de Albéniz) pro kio li sukcesis arte, sed ne ekonomie.
Pablo Sorozábal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pablo Sorozábal Mariezkurrena |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1897 (1897-09-18) en Donostio |
Morto | 28-an de decembro 1988 (1988-12-28) (91-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana • eŭska |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Frat(in)o | Regino Sorozábal Mariezcurrena |
Okupo | |
Okupo | dirigento • komponisto • pianisto |
Ĉar li superis la 90 jarojn, povis vidi la malaperon de la zarzuelo, pro kio li ĉiam kulpigis la malbonan kulturan politikon kaj la iompostioman malaperon de la muzika kulturo. Lia lasta verko, finita septembre de 1988, estis Variaciones para quinteto de viento, komponita kiam la Blovokvinteto Pablo Sorozábal donostia petis lian permeson por adopti lian nomon. Li mortiĝis antaŭ permieri kion li konsideris sian plej bonan verkon: la opero Juan José, kiu estis fine premierita kiel koncerto en la teatro Kursaal de Donostio la 21a de februaro de 2009.