Palmogipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gipohierakso, Palmogipo aŭ Palmovulturo (Gypohierax angolensis) estas tre granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu inkludas multajn aliajn tagulajn rabobirdojn kiaj la milvoj, buteoj kaj cirkuoj, vulturoj kaj agloj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Gypohierax. Tiu birdo estas vulturo, nur malproksime rilata al la Novmondaj vulturoj, kiuj estas en separata familio, nome Katartedoj.
Palmogipo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Palmogipo, plenkreskulo ĉe la Birdoparko Jurong, Singapuro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gypohierax angolensis (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Malkutime inter rabobirdoj, ĝi manĝas la frukton de la Olepalmo, kvankam ĝi manĝas ankaŭ krabojn, moluskojn, lokustojn, fiŝojn kaj foje eĉ atakas hejmajn kortobirdaron.
Ili reproduktiĝas en arbaroj kaj savanoj tra subsahara Afriko, kutime ĉe akvo, kaj ties teritorio koincidas kun tiu de la Olepalmo. Ĝi estas tre alproksimigebla, kiel multaj afrikaj vulturoj, kaj povas esti vidata ĉe homa loĝejo, eĉ en grandaj hotelherbejoj de turistaj areoj de landoj kiaj Gambio.