Monbileto
mono farita el papero aŭ polimero / From Wikipedia, the free encyclopedia
Monbileto estas ambaŭflanke presita peco el papero aŭ plasto, emisiita de valuta banko aŭ de ŝtato kiel laŭleĝa pagilo. Oni diras ankaŭ «bankbileto», nur «bileto» aŭ «papermono».
Monbiletoj ofte estas uzataj paralele al moneroj. Kutime oni uzas biletojn por altaj valoroj, metalajn monerojn por malaltaj.