Papuo-Nov-Gvineo
lando, konsistanta el orienta duono de la insulo Nov-Gvineo en Pacifiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Papuo-Nov-Gvineo, oficiale la Sendependa Ŝtato de Papuo-Nov-Gvineo (angle: Independent State of Papua New Guinea, tokpisine: Independen Stet bilong Papua Niugini) estas ŝtato en Oceanio, en la Pacifika Oceano. Ĝi okupas la orientan duonon de la insulo Nov-Gvineo kaj plurajn apudajn insulojn. Ĝi havas landlimon kun Indonezio. Ĝia ĉefurbo estas Port-Moresbo.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi