From Wikipedia, the free encyclopedia
Parko Sofijivka (ukraine парк «Софіївка»; pole Park Zofiówka) estas arbareto (speco de botanika ĝardeno) kaj scienc-esplora instituto de la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio (NASU Departemento de Biologio). La parko situas en la norda parto de la urbo Umanjo, Ĉerkasa provinco (Centra Ukrainio), proksime de la rivero Kamjanka. Kelkaj areoj de la parko rememorigas anglan ĝardenon. Hodiaŭ, la parko estas populara distra loko, ĉiujare vizitata de 150 000 vizitantoj.
Parko Sofijivka | ||
---|---|---|
Mapo de la parko | ||
parko • Arboreto • kultura havaĵo • rekonilo | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Ukrainio Geografia lokigo sur la mapo : Ĉerkasa provinco | ||
Geografia situo | 48° 45′ 51″ N, 30° 14′ 37″ O (mapo)48.76416730.243611 | |
Lando(j) | Ukrainio | |
Urbo | Umanjo, Ĉerkasa provinco | |
Urboparto | norda parto | |
Geografio | ||
Areo | 179,2 hektaroj | |
Trajtoj | ||
Kreo | 1796 | |
Tipo | Botanika ĝardeno | |
Specioj | 2 000 specioj | |
Vizitado | 150 000 vizitantoj | |
Interreta ligilo | sofievka.org | |
Parko Sofijivka estas pitoreska mejloŝtono de monda ĝardendezajno komence de la 19-a jarcento. La parko enkalkulas pli ol 2 000 speciojn de arboj kaj vepro (lokaj kaj ekzotikaj) inter kiuj estas taksodio (marĉcipreso), vejmuta pino, Tulipa liriodendro, platano, ginko, kaj multaj aliaj.
Ekde 1980, la direktoro de la parko estas la membro-korespondanto de la Akademio de Sciencoj, doktoro pri biologiaj sciencoj Ivan Kosenko. En 1985, malgranda planedo n-ro 2259 estis nomita "Sofievka" laŭ tiu parko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.