Vortospeco
grupo de vortoj difinita kaj apartigita laŭ la gramatika funkcio en frazo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vortospeco[1] (ankaŭ: parolelemento[2], vortklaso, vortkategorio (latine: partes orationis; anglalingve: part of speech aŭ word class) aŭ leksika kategorio estas klaso da vortoj de unu lingvo pro la rilato laŭ komunaj gramatikaj distingoj.
Vortospecoj |
---|
|
En Esperanto kelkaj gravaj vortospecoj estas markitaj per finaĵoj, ekzemple -o por substantivoj, -a por adjektivoj, -i por verboj en infinitivo, -e por adverboj. Tiaspecan principon apenaŭ eblas trovi en la plejmultaj aliaj lingvoj. En la sveda ekzemple, le plejmultaj sed ne ĉiuj verboj finiĝas per "-a", kaj multaj aliaj vortoj povas ankaŭ finiĝi per "-a", precipe adjektivoj.
Ne ekzistas universala nedisputebla sistemo pri vortospecoj por ĉiuj lingvoj, sed ankaŭ en nur unu lingvo povas ekzisti pluraj sistemoj de klasado kun malsama kvanto da vortospecoj, aŭ vortospeco foje povas esti malklara aŭ dubinda. Kelkaj vortospecoj mankas en kelkaj lingvoj. Ekzemploj:
- Artikolo: En Esperanto ekzistas unu vorto kiu apartenas al la klaso, nome "la", kelkaj lingvoj havas plurajn artikolojn, sed diversaj lingvoj entute ne havas ilin, ekzemple la indonezia.
- Postpozicio: Klaso estas kutima en certaj lingvoj, aŭ nekutima sed enhavas kelkajn vortojn en aliaj (ekzemple la sveda havas ĉirkaŭ 4 postpoziciojn kaj grandan kvanton da prepozicioj), en Esperanto ĝi ne ekzistas (anstataŭe disponeblas prepozicioj kaj akuzativo).
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |