cover image

Paseroformaj birdoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Paseroformaj estas ordo de birdoj, kiu inkluzivas pli ol duonon de ĉiuj birdospecioj. Foje konataj kiel ripozbirdoj aŭ, eĉ, malpli taŭge, kiel kantobirdoj, la paseroformaj formas unu el la plej diversaj teraj ordoj de vertebruloj: kun ĉirkaŭ 5,093 specioj[1], ĝi estas preskaŭ duoble tiom diversa kiom la plej granda ordo de mamuloj, la Ronĝuloj.

Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paseroformaj birdoj
Ekde la supra dekstra angulo laŭ la direkto de la horloĝo: Ploceus velatus, Cinnyris osea, Blua garolo, Dompasero, Granda paruo, Griza korniko.
Ekde la supra dekstra angulo laŭ la direkto de la horloĝo: Ploceus velatus, Cinnyris osea, Blua garolo, Dompasero, Granda paruo, Griza korniko.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornitoj Neornithes
Passeriformes
Linnaeus, 1758
Subordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Passer_domesticus2.jpg
Passer domesticus

La nomo "paseroformaj" devenas el Passer domesticus, la scienca nomo de la tipa specioPasero – kaj el la latina termino passer por la Paseroj kaj similaj etaj birdoj.