Patelo

From Wikipedia, the free encyclopedia

La patelo (latine patella) estas malgranda moviĝanta osto ĉe la plej multaj mamuloj, kiu troviĝas antaŭ la genua artiko.

David_di_Michelangelo_-_patellae.jpg
la pateloj de la fama skulptaĵo Davido cirkligitaj
David_di_Michelangelo_-_patellae2.jpg
...jen detale

Ankaŭ birdoj havas oston similan al la pateloj de mamuloj, kiu je la antaŭo havas aldonan sulkon (latine sulcus musculi ambientis) por muskolo. Ĉe akvobirdoj tiu osto eĉ relative grandas. La antaŭa femura muskolo, kiuj ĉe mamuloj latine nomiĝas musculus quadriceps, ĉe birdoj nomatas musculus femorotibialis.

Krom tiu anatomia signifo la vorto patelo ankaŭ signas grupon de maraj moluskoj el la klaso de gastropodoj, kun malalta, konusforma konko.

Patella_ant.jpg
Antaŭa parto de la patelo
Patella_post.jpg
Malantaŭa parto de la patelo