From Wikipedia, the free encyclopedia
Patrolŝipo (ankaŭ patrolboato) estas relative malgranda militŝipo ĝenerale dezajnita por marbordodefendaj celoj. Estis multaj dezajnoj por patrolŝipoj. Ili povas esti uzataj de landa mararmeo, marborda patrolo, aŭ polico, kaj povas esti uzataj por altmaraj kaj/aŭ estuaraj aŭ riveraj medioj. Ili ofte engaĝiĝas en variaj roloj por protektado de landlimoj, inklude agadon kontraŭ kontrabando, kontraŭ piratado, patrolado de fiŝkaptejoj, kaj plenumado de juro pri enmigrado. Ili estas ofte alvokataj por partopreni en operacioj de savado. Tiatipaj ŝipoj inkludas la originan jaĥton (el la nederlanda/malsupra germana jacht signife ĉasado), nome malpeza, rapida ŝipo uzita de la Mararmeo de Nederlando por persekuti piratojn kaj aliajn krimulojn kaj proksime kaj al neprofundaj akvoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.