ero de persona nomo bazita sur la persona nomo de sia patro From Wikipedia, the free encyclopedia
Patronomo aŭ patronimo estas parto de klana nomo, kiu devenas de la nomo de la patro. En la periodo antaŭ la apero de familiaj nomoj patronomo servis por pli preciza distingo de homoj inter pluraj.
En pli aŭ malpli oficiala maniero patronomoj estas uzataj en multaj lingvoj. Aktuale ili estas plej larĝe uzataj en la lingvoj orient-slavaj, en la araba, en la bulgara kaj en la islanda.
Mencio de patronomo povas esti forta stila rimedo en orient-slavaj tekstoj. Alparolo per nomo kaj patronomo (ekzemple, Ivan Ivanoviĉ aŭ Lazar Markoviĉ [ Zamenhof, ruse Лазарь Маркович Заменгоф], en kiu -oviĉ signifas "filo de") estas konsiderata pli afabla kaj estima, kaj male — en multaj situacioj alparolo per nur persona nomo estas socie neakceptebla (alparolante mezlernejan aŭ universitatan instruiston, renoman fakulon, ŝtatan altrangulon ktp.).
Se Karolo havus infanon, ties esperanta patronomo estus Karolido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.