Paul Vidal de la Blache
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul Marie Vidal de La Blache (Pézenas, Hérault, 22a de januaro 1845 - Tamaris-sur-Mer, Provence-Alpes-Côte d'Azur, 5a de aprilo 1918) estis franca geografo. Li estas konsiderata la fondinto de moderna franca geografio, partikulare de la regiona geografio kaj ankaŭ la fondinto de la franca Skolo de Geopolitiko. Li konceptis la ideon de genre de vie, kio estas la kredo ke la vivostilo de partikulara regiono respegulas la ekonomian, socian, ideologian kaj psikologian identecojn kiuj videblas en la pejzaĝo.[1]
Paul Vidal de la Blache | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1845 (1845-01-22) en Pézenas, Hérault |
Morto | 5-an de aprilo 1918 (1918-04-05) (73-jaraĝa) en La Seyne-sur-Mer, Var |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | French School at Athens • Lycée Charlemagne • Supera normala lernejo |
Familio | |
Infano | Joseph Vidal de La Blache |
Okupo | |
Okupo | geografo • kartografo |
Vidal de la Blache fondis la francan skolon de geografio kaj, kun Marcel Dubois[2] kaj Lucien Gallois la Annales de Géographie (1893), kies ĉefredaktoro li estis ĝis sia morto. La Annales de Géographie iĝis influa akademia gazeto kiu promociis la koncepton de homa geografio kiel la studo de homoj kaj de ilia rilato kun ilia medio.[3]