Pavel Rak
ĉeĥa esperantisto kaj ilustristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pavel Rak (naskiĝis la 24-an de novembro 1939 en Prago) estas ĉeĥa ilustristo kaj karikaturisto kaj ankaŭ esperantisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Pavel Rak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1939 (1939-11-24) (84-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio • Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • pentristo • humuristo • desegnisto • ilustristo |
Fermi
Post studado de fajna mekaniko kaj optiko ĉe li venkis amo al desegnado kaj admiro al majstroj kiel Jiří Trnka, Walt Disney, Sempé k.a.
Pavel Rak kontribuis per siaj desegnitaj anekdotoj al gazetoj kaj per siaj ilustraĵoj al multaj eldonejoj. Ekzemple li ilustris lernolibron de la franca lingvo por ĉeĥaj adoleskantoj.
Kiel esperantisto li ofte kontribuis al Juna Amiko, ilustris lernolibron de Esperanto por geknaboj, sed ankaŭ poezion de Eli Urbanová.
Specimenoj de lia tutviva verkaro estas ekde 12.6.2010 ĝis. 3.6.2011 prezentataj kadre de la ekspozicio "Desegnita humuro de Pavel Rak" en Muzeo de Esperanto en Svitavy.