Perfekta kampo
kampo kies karakterizo estas aŭ 0 aŭ pozitiva primo p tia, ke ĉiu ĝia elemento estas p-a potenco / From Wikipedia, the free encyclopedia
En algebro, perfekta kampo estas kampo, kies Galoja teorio estas simpla. Galoja teorio estiĝas komplika, se la karakterizaĵo estas nenula kaj ekzistas neapartigeblaj etendoj; sed se la kampo estas perfekta, ĉiu ĝia algebra etendo estas aŭtomate apartigebla, kaj tiaj problemoj ne okazas.