La Persa Bajano (Bayán : Klarigo) estas unu el la ĉefaj skriboj de Báb, Profeto-Heroldo de la Bahaa Kredo kaj la Antaŭulo de Bahá'u'lláh, dum Báb estis kaptito en la Fortikaĵo de Máh-kú (1847-1848). Kvankam Li komencis ĝin, Li ne finis la verkon je Sia morto. Estas kredate, ke Li intencis, ke ĝi kaj ĝia pli malgranda kuzo, la Araba Bayán, estu kompletigotaj de aliulo (vidu sube).

Rapidaj faktoj Bahaa Ortografio ...
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
Fermi
Rapidaj faktoj sankta libro • Bayán, Aŭtoroj ...
Persa Bayán
sankta libro Bayán
Aŭtoroj
AŭtoroBáb
Lingvoj
Lingvopersa lingvo
Eldonado
Eldondato1848
vdr
Fermi

Unuoj kaj Ĉapitroj

Li verŝajne intencis, ke ĉiu libro havu 19 unuojn (vahidojn), ĉiu kun 19 ĉapitroj (do 361 sekcioj), ĉar la nombro havas apartan signifon en la movado.

Nefinita verko

Ambaŭ versioj de la Bayán estis nekompletaj; la persa Bayán havis 9 unuojn kaj 10 ĉapitrojn, kaj la araba Bayán havis 11. Estas du pretendoj al la rajto kompletigi la Bajanon, sed neniu prezentis kompletan libron.

Ṣubḥ-i Azal

Mírzá Yaḥyá Núrí (la duon-frato de Bahá'u'lláh), kiu titoliĝis kiel Ṣubḥ-i Azal (t.e. "Mateno de Eterneco"), pretendis esti la rajtoplena kompletiganto de la Bayán en sia apologio, Hasht-Bihisht kaj la notoj de siaj intervjuoj kun E. G. Browne. Li estis la nomita reganto de la babanoj post la morto de Báb, sed laŭ bahaanoj li malsukcesis agnoski "Tiun, Kiun Dio malkaŝos" anoncitan de Báb (man yuẓhiruhu'lláh, arabe: من یظهر الله‎ ​, perse: مظهر کلّیه الهی‎ ​), kaj tiamaniere nuligis sian postenon. Báb mem skribis, ke li devos agnoski la "Promesiton" kiam Li alvenus, aŭ li perdiĝos.

Ṣubḥ-i Azal verkis la Motammem Al-Bayán kiu kompletigas la Bajanon ĝis la 11a unuo, por egaligi ĝin al la araba Bajano.

Bahá'u'lláh

Bahaanoj pretendas, ke nur ""Tiu, Kiun Dio malkaŝos" - la Mesio atendita de la babanoj - povintus fini la Libron. Bahá'u'lláh pretendis, ke Li estas tiu Mesio, kaj bahaanoj pretendas, ke la Kitáb-i-Íqán ("Libro de Certeco" 1862) estis la kompletigo de la Libro. [rompita ligilo].

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.