Petro De Smedt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre DE SMEDT, esperantigita de li mem al Petro DE SMEDT aŭ Petro DESMET' (naskiĝis la 4-an de majo 1934 en Sint-Gillis, nun distrikto de Dendermonde) estas belga (flandra) filologo, komputila lingvisto, Esperanto-vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto. Lia edzino estis japana universitata profesoro[1]. En Esperantujo li estas precipe konata pro lia studo pri la tradukoj en Esperanto de la verkaro de la fama flandra poeto Guido Gezelle kaj pro la Nederlanda Bibliografio pri la tradukoj al Esperanto de la nederlandlingva literaturo inter 1902-1972. De Smedt verkis plurajn artikolojn [2] pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, ekzemple en Heroldo de Esperanto kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.
Petro De Smedt | ||
---|---|---|
Naskiĝo | 4-an de majo 1934 en Dendermonde | |
Nacieco | flandro | |
Sukcesis kiel | vortaristo | |
Artista nomo | Petro Desmet' | |
Persona informo | ||
Lingvoj | Esperanto | |
Ŝtataneco | Belgio | |
Okupo | ||
Okupo | esperantisto | |