Petro Paŭlo Rubens
flandra pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Petro Paŭlo RUBENS (naskiĝis la 29-an de junio 1577 en Siegen, mortis la 30-an de majo 1640) estis flandra arta pentristo, desegnisto kaj diplomato de la Duklando Brabanto en Suda Nederlando (nuntempa Belgio).[1] Li sendube estas la plej populara flandra majstro de la baroka periodo per troigo de la emfazigitaj movoj, koloroj, kaj sensiveco, kiu disvolvigis fakulajn aspektojn de klasika kaj kristana historio.
Petro Paŭlo Rubens | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pieter Paul Rubens | |||||
Naskiĝo | 28-an de junio 1577 (1577-06-28) en Siegen | ||||
Morto | 30-an de majo 1640 (1640-05-30) (62-jaraĝa) en Antverpeno | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | grave of Peter Paul Rubens vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | nederlanda • germana • itala • hispana vd | ||||
Loĝloko | Siegen • Kolonjo • Romo • Antverpeno vd | ||||
Ŝtataneco | Hispana Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo • Malnova universitato de Loveno vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Rubens family vd | ||||
Patro | Jan Rubens vd | ||||
Patrino | Maria Pypelinckx vd | ||||
Gefratoj | Christine von Dietz • Philip Rubens vd | ||||
Edz(in)o | Isabella Brant • Helena Fourment vd | ||||
Infanoj | Albert Rubens • Nicolaas Rubens, Lord of Rameyen • Peter Paul Rubens III vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • pentristo • grafikartisto • gravuristo • konstrua desegnisto • skulptisto vd | ||||
Laborkampo | pentrado vd | ||||
Aktiva en | Affligem • Bruselo • Elewijt • Lieĝo • Kalezo • Parizo • La Rochelle • Ĝenovo • Romo • Verono • Amsterdamo • Breda • Delft • Harlemo • Mastriĥto • Roterdamo • Hago • Utreĥto • Alakanto • San Lorenzo de El Escorial • Madrido • Valadolido • Dovero • Londono • Florenco • Kolonjo • Antverpeno • Venecio • Mantuo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Fall of the Damned ❦ La Tigro-Ĉasado ❦ Honeysuckle Bower ❦ La tri Gracioj ❦ The Garden of Love ❦ The Rape of the Daughters of Leucippus ❦ Portrait of Susanna Lunden ❦ The Elevation of the Cross vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oni lin nomas ankaŭ Peter Paul, Pieter Paul, Pieter Pauwel aŭ Petrus Paulus. Li estis konata ĉefe pro kontraŭreformaciaj altarpecoj (retabloj), portretoj, pejzaĝoj, kaj historiaj pentraĵoj de mitologiaj kaj alegoriaj temoj. Aldone al laboro en granda studio en Antverpeno kiu produktis pentraĵojn ege popularajn inter nobelaro kaj artokolektistoj tra la tuta Eŭropo, krom pentraĵojn por tapiŝoj. Rubens estis klasikisme edukita, humanisma fakulo kaj diplomato kiu estis kavalirigita kaj de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio, kaj de Karlo la 1-a, reĝo de Anglio. Rubens estis tre fekunda artisto. La katalogo de liaj verkoj fare de Michael Jaffé listigis 1 403 artaĵojn, sen kalkuli nombrajn kopiojn faritaj en lia ateliero.[2]
Liaj komisiitaj verkoj estis ĉefe prihistoriaj pentraĵoj, kio inkludis religiajn kaj mitologiajn temojn, kaj ĉasscenojn. Li pentris portretojn, speciale de amikoj, kaj mem-portretojn, kaj en matura vivo pentris kelkajn pejzaĝojn. Rubens desegnis tapiŝojn kaj presaĵojn, same kiel sia propra hejmo. Li ankaŭ superrigardis la efemerajn dekoraciojn de reĝa enirado en Antverpeno fare de la Kardinal-Infanto Ferdinando de Aŭstrio en 1635. Li verkis libron kun ilustraĵoj de palacoj en Ĝenovo, kiu estis publikigita en 1622 kiel Palazzi di Genova. La libro estis ege influa en la disvastigo de la stilo de ĝenovaj palacoj en Norda Eŭropo.[3] Rubens estis avida artokolektisto kaj havis unu el la plej grandaj kolektoj de arto kaj libroj en Antverpeno. Li estis ankaŭ artokomercisto kaj estis konata pro vendado de grava nombro de artaĵoj al George Villiers, 1a Duko de Buckingham.[4]
Li estis unu el la lastaj gravaj artistoj kiuj faris konsistan uzado de lignaj tabuloj kiel eltena rimedo, eĉ por tre grandaj verkoj, sed li uzis ankaŭ tolaĵojn, speciale kiam la verko bezonis esti sendita longdistance. Por altarpecoj li foje pentris sur ardezo por malpliigi reflektoproblemojn.
Peter Paul Rubens naskiĝis en la germana urbeto Siegen. Lia patro estis edukita viro. En Kolonjo li edukiĝis humanisme; poste li studis en Antverpeno. Post arta instruo ĉe Tobias Verhaegt, Adam van Noort kaj Otto van Veen, li en la antverpena gildo estis akceptata kiel majstro. La 9-an de majo 1600 li ekiris al Italio, kie li en Venecio eklaboris por la duko de Mantovo, Vincenzo Gonzaga ĝis 1608. Li ankaŭ dum kelkaj jaroj restadis en Hispanio. Denove en Nederlando li nun iĝis kortega pentristo por la arkidukoj Alberto la 7-a de Aŭstrio kaj Isabel de Hispanio, en 1609. Li pluloĝis en Antverpeno kaj en la sama jaro edziĝis kun Izabela Brant. En 1610 li ordigis grandan domon ĉe Antverpena areo Wapper, kiu ĝis hodiaŭ estas la Domo de Rubens, ateliero kie li laboris kun kelkaj kunlaborantoj. Inter 1610 kaj 1620 ekestis la majstraj verkoj, kiuj daŭre estas admireblaj en la Katedralo de Nia Sinjorino (Antverpeno): la Alkrucigo kaj la Dekrucigo kun rimarkinda ŝanĝo de stilo. Kunlabore kun Jan Brueghel ekestis tre valoraj raraĵoj.