Petřvald (distrikto Nový Jičín)
municipo en Ĉeĥio, en distrikto Nový Jičín / From Wikipedia, the free encyclopedia
Petřvald (germane Gross Peterswald) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Nový Jičín, en Moraviasilezia regiono. Ĝi troviĝas 15 km nordoriente de Nový Jičín kaj 17 km sudokcidente de centro de Ostrava. Petřvald situas apud grava ŝoseo n-ro 58 Příbor-Ostrava en ondiĝinta tereno laŭlonge laŭ rivero Lubina. Al Petřvald estis iom post iom aldonataj municipoj Dvorek kaj Petřvaldík. En la 1950-aj jaroj estis ĝis Petřvald transloĝigita plimulto de loĝantoj de municipo Harty, ki estis detruita kaj sur ĝia loko estis konstruita flughaveno Ostrava-Mošnov. Vivas ĉi tie 1 741 loĝantoj (2024).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petřvald |
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Petřvald | |||
germane Gross Peterswald | |||
municipo | |||
Municipa ofico | |||
|
|||
Oficiala nomo: Petřvald | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Příbor | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Moravia pordego | ||
Rivero | Lubina | ||
Situo | Petřvald | ||
- alteco | 233 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 31″ N 18° 09′ 26″ O (mapo) | ||
Katatstro | 12,5 km² (1 250 ha) | ||
Loĝantaro | 1 741 (2024) | ||
Denseco | 139,28 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 741 01 ĝis 742 60 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599743 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Petřvald (Nový Jičín District) | |||
Retpaĝo: www.petrvaldobec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Studénka, Stará Ves nad Ondřejnicí, Trnávka, Albrechtičky, Jistebník kaj Mošnov.