montoĉeno de la Antaŭalpoj transiranta al la Svisa Mezlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pfannenstiel estas montoĉeno de la Antaŭalpoj transiranta al la Svisa Mezlando inter la Lago de Zuriko kaj la Greifensee. Temas pri flanka respektive meza moreno de la Linth-Glaĉero, kiu dum la glaciepoko kovris la valojn, kie hodiaŭ troviĝas la mezlandaj lagoj. Pfannenstil formas la limon inter la distriktoj Meilen kaj Uster en la Kantono Zuriko. La montoĉeno Pfannenstiel komencas en sudo ĉe Rapperswil kaj entenas la tutan ĉenon kun Pfannenstiel Hochwacht ĝis la Zurikmonto. La plej alta pinto estas Pfannenstiel-Hochwacht (Pfannenstil Altobservejo) kun 853 metroj super marnivelo sur la limo inter la komunumoj Egg ZH kaj Meilen. Aliaj pintoj estas de sudoriento al nordokcidento Wassberg (715 m), Öschbrig (696 m), Adlisberg (701 m) kaj Zürichberg (670 m).