Pi-tago
tago memoriganta pri la konstanto pi (3,141…), je la 14-a de marto (la 3-a monato, do 03-14 laŭ ISO-notacio) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 14-a de marto estas la internacia kaj neoficiala festotago nomata Pi-tago. Elekto de la dato baziĝas sur la tricifera dekuma proksimaĵo de la nombro Pi, kiu estas 3,14 (kaj laŭ usonaj skribkonvencioj oni skribas la 14-an de marto kiel 3/14). Ĝenerale oni festas la Pi-tagon je 1:59.26 ptm (3,14159...). Tiaj festoj foje okazas en la matematikaj fakoj de diversaj universitatoj kaj lernejoj tutmonde.
Oni ne konfuzu la Pi-tagon kun la Pi-proksimeca tago, kiu estas festata je unu el aliaj datoj, plej ofte je la 22-a de julio. Oni ankaŭ rimarku, ke Pi-tago hazarde estas la naskiĝtago de la fama sciencisto Albert Einstein kaj de pola matematikisto Wacław Sierpiński.