Pablo Picasso
hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto kaj teatristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pablo RUIZ PICASSO, plej konata kiel Pablo Picasso kaj en Esperanto Pablo Pikaso (naskiĝis la 25-an de oktobro 1881 en Malago, mortis la 8-an de aprilo 1973 en Mougins, Francio) estis alte taksata hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto, dramaturgo kaj desegnisto de teatraj scenejoj de la 20-a jarcento. Li fondis kun Georges Braque kaj Juan Gris la stilon de kubismo kaj estis grava pioniro de la artokompona stilo.[1][2]
Pablo Picasso | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1881 (1881-10-25) en Malago, Andaluzio, Hispanio | ||||
Morto | 8-an de aprilo 1973 (1973-04-08) (91-jaraĝa) en Mas Notre-Dame-de-Vie de Mougins, Alpes-Maritimes, Francio | ||||
| |||||
| |||||
Pablo Picasso | |||||
Persona informo | |||||
Pablo Picasso | |||||
Naskonomo | Pablo Diego José Francisco de Paula Juan Nepomuceno María de los Remedios Cipriano de la Santísima Trinidad Ruiz y Picasso | ||||
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1881 (1881-10-25) en Malago, Andaluzio, Hispanio | ||||
Morto | 8-an de aprilo 1973 (1973-04-08) (91-jaraĝa) en Mas Notre-Dame-de-Vie de Mougins, Alpes-Maritimes, Francio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma edemo • kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Château of Vauvenarg vd | ||||
Religio | ateismo • neaktiva katoliko vd | ||||
Etno | Hispanoj vd | ||||
Lingvoj | kataluna • franca • hispana vd | ||||
Loĝloko | Château of Vauvenarg • Mas Notre-Dame-de-Vie de Mougins • rue des Grands-Augustins vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio • Francio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando • Escola de Arte e Superior de Deseño Pablo Picasso vd | ||||
Partio | Franca Komunista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | José Ruiz y Blanco vd | ||||
Patrino | Maria Picasso y López vd | ||||
Gefratoj | Lola Ruiz Picasso vd | ||||
Edz(in)o | Olga Ĥoĥlova • Jacqueline Roque vd | ||||
Amkunulo | Nusch Éluard • Dora Maar • Fernande Olivier • Marie-Thérèse Walter • Françoise Gilot • Eva Gouel vd | ||||
Infanoj | Paulo Picasso • Maya Widmaier-Picasso • Claude Picasso • Paloma Picasso vd | ||||
Parencoj | José Vilató Ruiz • Javier Vilató y Ruiz • Xavier Vilató • Marina Picasso • Pablito Picasso • Bernard Ruiz-Picasso • Florian Picasso vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pau de Gósol vd | ||||
Okupo | pentristo • skulptisto • grafikisto • gravuristo • koreografo • ceramikisto • poster artist • ilustristo • fotisto • kostumdezajnisto • dezajnisto • dizajnisto de juveloj • grafikartisto • konstrua desegnisto • murpentristo • assemblage artist • kungluisto • scenografo • desegnisto • scenaristo vd | ||||
Laborkampo | pentrado • juvelarto • jewelry design vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Royan • Aix-en-Provence • Avignon • Antibes • Schoorl • Korunjo • Barcelono • Madrido vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Gerniko ❦ La Fraŭlinoj de Avinjono ❦ Chicago Picasso ❦ Three Musicians ❦ Ciencia y caridad ❦ Garçon à la pipe ❦ Masakro en Koreio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la 20a jarcento, li partoprenis ekde la komenco en multaj movadoj artaj, kiuj disvastiĝis tra la mondo kaj influis aliajn tiuepokajn artistojn. Senlaca kaj laborema, li pentris pli ol du mil verkojn, kiuj nun estas en muzeoj kaj kolektoj de Eŭropo kaj de la tuta mondo. Krome, li laboris por aliaj ĝenroj, kiel desegnado, kuprogravurado, ilustrado de libroj, skulptarto, ceramikarto kaj desegnado de scenejoj kaj vestaĵoj por teatraj muntaĵoj. Li estis unu el ĉefaj pioniroj de la tekniko de kolaĝo, kaj elstaris pro la ampleksa vario de stiloj, kiun li helpis disvolvi kaj esplori. Inter liaj plej famaj verkoj estas la pra-kubisma Les Demoiselles d'Avignon (1907), kaj la post-kubismeca Gerniko (1937), priskribo de la Bombardado de Gerniko fare de la germana aerarmeo ĉe la flanko de Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito.
Picasso, Henri Matisse kaj Marcel Duchamp estas konsiderataj la tri artistoj kiuj plej difinis la revolucian disvolvigon ĉe la plastikaj artoj en la komencaj jardekoj de la 20a jarcento, respondecaj pro gravaj atingoj ĉe pentrarto, skulptarto, presarto kaj ceramiko.[3][4][5][6]
Picasso montris eksterordinaran artan talenton dekomence, pentrante laŭ realisma maniero tra infanaĝo kaj adoleskaĝo. Dum la unua jardeko de la 20a jarcento, lia stilo ŝanĝiĝis dum li eksperimentis per diversaj teorioj, teknikoj, kaj ideoj. Lia verkaro estas plej ofte kategoriita laŭ periodoj. Kvankam la nomoj de multaj el liaj postaj periodoj estas debatitaj, la plej komune akceptitaj periodoj en lia verkaro estas la Blua (1901–1904), la Rozkolora (1904–1906), la Afrik-influita (1907–1909), la analiza kubismo (1909–1912), kaj la sinteza kubismo (1912–1919).
Escepte fekunda tra sia tuta longa vivo, Picasso akiris universalan rekonon kaj enorman riĉon el siaj revoluciaj artaj atingoj, kaj iĝis unu el plej bone konataj figuroj en la arto de la 20a jarcento. Sur la politika kampo, Picasso sin deklaris pacisto kaj komunisto. Li estis membro de la Franca Komunisma Partio ĝismorte en la aĝo de 91 pjaroj. Li estas enterigita en la parko de la kastelo Vauvenargues.